Marcus Valerius Martialis
MALRAPIDA BARBIRO


Eutrapelus, la barbiro, estas ege lanta razanto,
skrapas-fajlas min dum horoj, senhaŭtigas min po detal'.
Kaj dum unu mian vangon glite-glate nuda li faras,
sur alia mia vango jam elkreskas ree la barb'.